Sarlanda Esperanto-Ligo
okazigis ekde 1973 po du aranĝojn jare, kies ĉefa celo
estis diversnivela lingvo-instruado kaj -aplikado.
Favore al partopreno dum
la samdestinaj Staĝoj de la partnera asocio Espéranto France Est ni rezignis
fine de la 90aj jaroj pri la printempa instrua aranĝo.
La renkontejo estas jam
dum jardekoj konstante la "Kardinal-Wendel-Haus" [Kardinal-Vendel-domo],
junulara klerigejo kaj ripozejo de la diocezo Speyer en Homburg (Saar).
Post ampleksaj rekonstruoj ĝi estas komplete taǔga ankaǔ
por handikapitaj partoprenantoj.