estas la titolo de
instrua DVD-disko pri la libana stilo de orienta dancado, kiun aperigis la
svisa dancistino kaj instruistino MEISSOUN.
La
disko estas destinita por spertaj dancistinoj kaj enhavas dekkvin
lecionojn en sep lingvaj versioj, parolataj de koncernaj gepatraj
lingvanoj. Cetere estas trejnparto sen komentoj, danc-prezentado kaj la tekstoj de la instruado en pdf-formato je
dispono.
Sarlanda Esperanto-Ligo
instigis la esperantlingvan version kaj kunlaboris ĉe la realigo. Same kiel UEA per la "Serio Oriento-Okcidento" ni intencas kontribui al interkultura kompreniĝo -
kaj promocii Esperanton al ne-esperantistoj.
La ĉapelitaj
literoj en la leciona submenuo kaŭzis bedaŭrinde tiparan
kongruproblemon. Sed tiu submenuo helpas al lernado kaj ne estas nepre bezonata
dum prezentado de la disko antaŭ publiko.