La instruado de Esperanto
estas fiksa parto de la agado ne nur en Sarlando, sed ankaŭ
ĉe la Asocio Espéranto France Est. Al celkonscia lernado apartenas
kontrolo de la rezultoj, despli, ĉar plej ofte lernado okazas
memstudante. Multaj gesamideanoj konscias pri tio, sed ne povas vojaĝi
pro la ekzamenoj al UK aŭ ne deziras perdi dum tiu unika evento
horojn sidante super ekzamenaj taskoj.
Tial ni invitis en la jaro
2005 ILEI, okazigi enkadre de la Kultura Semajnfino la Internaciajn
Ekzamenojn - unuan fojon en Germanio ekster Universala Kongreso.
Ĉiuj partoprenintoj sukcesis.
Ni
pretas, ripeti la inviton al ILEI, se ni disponas ĝustatempe (laŭ
la labor-ritmoj de ILEI kaj ni almenaŭ kvar monatojn antaŭ la
evento) pri sufiĉe da partoprenantoj.