Home pri ni ... kultura semajnfino lingvaj ekzamenoj servoj la estraro depreni

 

alveturado

pasintaj la venonta alveturado

 
Nia renkontejo situas en la sudokcidenta parto de Germanio, en proksimeco al la landlimoj al Francio kaj Luksemburgio. Ĝia adreso estas

Kardinal-Wendel-Haus

Kardinal-Wendel-Str. 10

66424 Homburg

 

Bonvolu iri al la parto "Maps" de nacilingva versio de Google kaj entajpi tie "Homburg, Kardinal-Wendel-Haus". Tiel Vi akiros mapon de Homburg kaj la regiono. Google ofertas tie ankaǔ vojaĝpriskribon. 

En distanco de malpli ol 200 kilometroj situas la flughavenoj Frankfurt ĉe Majno, Hahn, Luxembourg kaj Strasbourg.

Horaroj de plublikaj transportiloj troveblas per www.bahn.de

La stacidomo "Homburg (Saar) Hbf." estas haltstacio de t. n. ICE-trajnoj, la plej rapidaj de la germana fervoja kompanio. De tie bonvolu uzi buson en la direkto "Zweibrücken" ĝis la haltejo "Birkensiedlung". Reiru kelkajn metrojn, deflankiĝu maldekstren en "Neue Industriestr." kaj denove maldekstren en sekvan "Kardinal-Wendel-Str.". Restas proksimume 200 metroj ĝis la enirejo de la seminariejo. 

Kiamaniere Vi ankaŭ alvenos, bonvolu atenti la pliajn, iomete malbone videblajn ŝildojn al "Kardinal-Wendel-Haus" kaj "Johanneum" dum la deflankado de la ĉefstrato. Agrablan vojaĝon!

 

 

Saarländischer Esperanto-Bund e.V., Alter Hangarten 2, D-66440 Blieskastel